Esperanto translation

From The Battle for Wesnoth Wiki
Revision as of 10:36, 9 August 2006 by Grimpanto (talk | contribs)

En forumo oni diskutas pri Esperanta traduko ĉe temo #9742.

Se vi volas helpi traduki, bonvolu retpoŝte kontakti na Viliam Bur (viliam ĉe bur punkto sk). Eĉ se vi ne parolas la anglan, vi povas traduki uzante la ekzistantajn tradukojn en aliajn lingvojn.

La tre ofte uzataj frazoj (ekzemple la nomoj de la milit-unuoj) kaj la ali-kiale gravaj frazoj (ekzemple la nomoj de scenejoj) meritas apartan atenton kaj estas en tiu ĉi vikio por kunordigi kaj pridiskuti.

Tradukantoj

En la programo aperas la nomoj (kaj kromnomoj) de ĉiuj kunaŭtoroj, inkluzive tradukantoj. Ankaŭ por ni estas utile scii kiun kontakti rilate al unuopaj tradukoj. Bonvolu trovi kaj eventuale korekti la informon pri vi jen.

  • Aleksej Korgenkov ("Grimpanto") -- wesnoth-editor, wesnoth-tutorial
  • Lubo Fajth -- wesnoth
  • Maarten Albrecht -- wesnoth-ei
  • Rasto Sarissky -- wesnoth-httt
  • Viliam Bur -- kunordigado kaj helpo

Ligiloj