Esperanto translation

From The Battle for Wesnoth Wiki
Revision as of 17:11, 22 March 2023 by Mctpyt (talk | contribs) (remove obsolete link)

En la forumo oni diskutas pri la Esperanta traduko ĉe la temo #9742.

Se vi volas helpi traduki, bonvolu retpoŝte kontakti Mariano Street (mctpyt ĉe proton punkto me). Eĉ se vi ne scipovas la anglan, vi povas traduki uzante alilingvajn ekzistantajn tradukojn.

La tre ofte uzataj frazoj (ekzemple la nomoj de la milit-unuoj) kaj la ali-kiale gravaj frazoj (ekzemple la nomoj de scenaroj) meritas apartan atenton. Tial en tiu ĉi vikio oni kunordigas kaj pridiskutas pri ili.

Nuna tradukteamo

  • Mariano Street (mctpyt) - kunordiganto - tradukas
  • Luther Thompson - antaŭa kunordiganto - tradukas

Malnova tradukteamo

En la programo aperas la nomoj (kaj kromnomoj) de ĉiuj kunaŭtoroj, inkluzive tradukantoj. Ankaŭ por ni estas utile scii kiun kontakti rilate al unuopaj tradukoj. Bonvolu trovi kaj eventuale korekti la informon pri vi jen.

  • Aleksej Korgenkov ("Grimpanto") -- wesnoth-editor, wesnoth-tutorial
  • Lubo Fajth -- wesnoth
  • Maarten Albrecht -- wesnoth-ei
  • Rasto Sarissky -- wesnoth-httt
  • Manuel Ortega -- wesnoth, kunordiganto
  • Viliam Bur -- kunordigado kaj helpo

Ligiloj